Estas du kontinentoj

Dum dekoj da jaroj, la homaro batalas stulte kontraŭ si, pri tiu demando: kiom da kon­ti­nentoj estas?

Respondoj varias. Sep? Ses, ĉar Ameriko estas unu kon­ti­nento? Ok, ĉar se Eŭropo validas, Hindio validus ankaŭ? Eble ili ambaŭ estas nuraj partoj da Eŭrazio — do kvin? Kvar, ĉar “Eŭr­afr­azio”?

Sufiĉe. Estas du:

Mapo de Eŭropo, Azio, Afriko, kaj Aŭstralio.

Ojkumeno enhavas tion, kion oni tradicie nomas la “malnova mondo”, ankaŭ la disajn insulojn de Aŭstralio kaj la Pacifikaj maroj. Ĝi etendiĝas de la glaĉeroj islandaj kaj sablaj saharaj dezertoj ĝis bornea pluv­arb­aroj kaj la brutala aŭstralia interno. Ĝin loĝas pli ol 6.6 miliardoj da homoj, granda plejmulto da la munda loĝantaro.

Mapo de Ameriko kaj Antarkto.

Semanavako (say·mah·nah·wack) ampleksas la “nova mundo”, de alaskaj fjordoj kaj la marĉoj de la Misisipio ĝis glacia Antarkto kaj la pulmoj de la mondo en Amazonio. 960 milionoj da homoj loĝas en ĝin, sed preskaŭ neniom havas domon en la fridegaj sudaj dezertoj.

Ambiguaĵoj ekestas en apud­bordaj insuloj, ke oni eble ne povas atribui al iu ajn el la kon­ti­nentoj, kiel izolitaj insuloj de la Pacifiko kaj Atlantiko. Mi provis bone desegni puran linion.

Islando lokas sin inter du tektonaj platoj, sed ĝi sendube estas parto de Ojkumeno, kolonita de orienta norvegoj anstataŭ okcidenta inuitaj. Similaj kialoj validas por Svalbardo kaj Janmajeno, maldense loĝantaj insoluj sub norveguja regado.

La Acoroj havas fortajn kulturajn ligojn kun Por­tu­gal­ujo, do malgraŭ la loko de Floreso kaj Korvo sur la nord­amerika plato, ili grupiĝis kun la cetero en Ojkumeno.

La Ker­ge­lenoj sekure falditas sub la antarkta konverĝo sur sia propra sub­konti­nento, ke etendas sian teran manon sud­polusen: pli certa regiono da Se­ma­na­vako, kiel Herdo kaj la Mak­donaldaj.

La insuloj de Pacifiko longe nomiĝas, kun Aŭstralio, la “kon­ti­nento” Oceanio; preskaŭ ĉiujn in­klu­zivas Ojkumeno, eĉ la politike amerikan Havajon kaj Pask­insulon. Kli­per­tono kaj la Galapagoj apartenas anstataŭe Se­ma­na­vako, pro ke ili estas multe pli proksimaj al tiu ĉeflando, kaj iliaj mal­kovr­antoj estis orientaj ko­lon­istoj, ne ok­ci­dentaj poli­nezi­anoj.

Fine, tra­faden­igi la kudrilo de la Beringa maro estas delikata tasko. Longa­tempaj kulturaj ligiloj kunigas la plej­orientaj tundroj siberiaj kaj la plej­ok­ci­dentaj ĉiroj alaskaj sen evidenta rompo­punkto, ĉar la nord­amerika plato pli­long­iĝas fore en Rusujon. La neideala sed plej bona maniero dividi ĝin estas politika: Rusuja insuloj, ekzemple Granda Diomedo kaj la Ko­man­dor­ski-insuloj estas ojkumena, sed Usona insuloj, ekzemple Malgranda Diomedo, Sankt-Laŭrenco, kaj Attuo, estas se­ma­na­vaka.

← Hejmen

Lasu komenton

    Bonvolu esti afabla. Komentojn eble redaktos pro ortografio kaj majuskloj. Bazaj markoj: *grasa*, /kursiva/, [//satyrs.eu ligiloj]→ Plu